La apostola brevo estas papa dokumento (latine: litterae apostolicae), malpli solena ol la papa buleo, kiu estas uzata por reglamenti aferojn malpli gravajn de la Apostola Seĝo.
Konsiderinte ke la unuopaj genroj de dokumentoj povas esti distingitaj pere de aldonaĵoj, en oficiala lingvaĵo de la latino de la roma kurio, ili estas identigitaj per la etimo de litterae in forma brevis. La esprimo breve (kurta) por la dokumentoj de antaŭ 1400 estas anakronima ĉar tiuepoke oni referencis ĉiam al buleo: tiu lasta estis distingebla ankaŭ pro la sigelado praktikita per la plumbo aŭ oro (pendanta sigelo) anstataŭ per la ruĝa vakso (sigelo adhera aŭ anulus piscatoris (ringo de la fiŝkaptisto) protekta per pergamena plektaĵo aŭ per malgrandaj ladaj skatoloj. Ĉi-sube estas menciita iun brevoj de papoj de la 20-a jarcento: Papo Benedikto la 15-a (1914-1922):
Pio la 11-a (1922-1939):
Pio la 12-a (1939-1958):
Kutime la papaj brevoj estas indikataj per la komencaj vortoj, ekzemple per Divinum Praeceptum (dia ordono) per kiu oni rajtigas la episkopan seminarion de Bonaero diplomi per akademiaj titoloj en filozofio kaj sankta teologio (23 decembro 1915. Benedikto la 15-a). La teksto kutime estas preparita de la ŝargita ofico de la Ŝtatsekretaria Ofico de la Apostola Seĝo.